Kritiko de la formoj

Kritikoj de la formoj (germane: Formgeschichte, "Historio de la formoj") estas ekzegeza metodo laŭ kiu necesas kompreni la originan kuntekston en kiu naskigis kaj uziĝis kaj daŭre formiĝis determinita teksto. La medio en kiu la teksto kreskiĝis (Sitz im leben (= sidiĝinte en la vivo) estus la ŝlosilo-vojo por kompreni la tekston mem.
“Formo” ĉi tie estas traduko de la germana Gattung, kiu tradukeblas ankaŭ, kaj laŭ iuj eĉ pli korekte, per literatura ĝenro.
Tiu metodo klopodas izoli kaj kribri la antaŭliteraturajn travivaĵojn de la biblia teksto rekonstruante la socian vivon kaj la instituciojn en la ŝtato-religio de la antikva Izraelo.

Elstaruloj de tiu metodo estas la germanaj Hermann Gunkel, Sigmund Mowinckel kaj Martin Dibelius. Kaj estis uzita tiel intense de Rudolf Bultmann, ke ĝi identiĝis kun li: fakte, li konvinkiĝis ke la skribitaj dokumentoj de la Biblio baziĝas sur kolekto de buŝaj tradicioj, kies akumuliĝo finiĝis en la finan redakton. Li asertas ke ”estranto” de la disvolviĝo de tiuj tradicioj estis la kultura medio en kiu ili kreskis. Ekzemple, la psalmojestas konsiderataj liturgiaj tekstoj por publika kaj oficiala uzado simile al la komponaĵoj de la antikva mondo en similaj cirkonstancoj. La Evangelioj, tial, ne raportus akurate kaj realisme pri la eventoj de la vivo de Jesuo, sed estus prefere mitoj kreitaj de la unua kristanaj komunumoj, kaj reflektus la sociajn, teologiajn kaj kulturajn prizorgaĵojn de la epoko.
Laŭ la antaŭsupozoj de la kritiko de la formoj (aŭ ĝenroj), tiuj diversaj popolaj literaturaj formoj, legendoj, fabeloj, mitoj kaj paraboloj, estus elvokitaj aŭ elpensitaj kiam iu komunumo eltenis kelkajn problemojn, kaj eĉ la procedo per kiu la problemo estis alfrontitaj estus produktintaj kromajn modifojn de la rakonto. Tio kion ni hodiaŭ havas en la Evangelioj aŭ en la Malnova Testamento, tial, ne estus fakte atesto de la vivo de Jesuo, sed prefere kredaĵoj kaj praktikoj evoluiĝantaj en la praa Eklezio.

Utilas aldoni ke ĉi kaze la vortomito uzata ne reflektas la veran naturon de la tradicia koncepto pri mito kiu kuntrenas iluzion kaj foje falsaĵon. La medio en kiu naskiĝas kaj disvolviĝas tiu teorio estas tiu kristana protestanta, kaj ĝiaj epigonoj neniam dubas pri la objektiveco kaj kredindeco de la kristanaj dogmoj. Senmetigi, ĉi-kaze, signifas malkovri la formiĝon de la ideo kiu tamen reflektas la realon akiritan per la revelacio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search